суббота, 15 апреля 2017 г.

strebante supren,
mi suben falas,
flugilojn rompas
kontraŭ viveroj
pli akraj vere,
ol rok' granita,
kaj mi
rompita
en sango ruĝa
retrovas fortojn
kaj ree rampas
al mia supro
kaj ree, ree…
ĝis elĉerpiĝo…
tielas l'vivo.

#Esperanto, #poezio